Verda vento venas lernejon

NIA AGADO pri lernejo

S-ro SASAMORI apartenas al Akiruno-vesperklubo, kaj mi,"sano" apartenas al Ome-tagklubo, venis al "Ome ŝiricu Dai-iĉi-ĉuugakkou; Ome la 1-a mezlernejo".
La urbo Ome-ŝi troviĝas  ĉirkaŭ 50km. okcidente de metropolo Tokio.  La lernejo havas 500 gelernantojn por 3 lernojaroj. Kaj ĉirkaŭ 30 lernantoj de  13 jaraĝa ĝis 15 jaraĝa lernas Esperanton kiel la kadro de elektita kurso.  Vidu fotojn prezentitajn.

Dum 1 lernosezono(ĉ.3 monatoj) ili havas 2 fojajn lernŝancojn de Esperanto kaj dum jaro totale 6-7 fojaj lernadoj daŭras. Lastajare(2001) lernantoj skribis novjarkarton de si al si mem. La provo estis interesa por lernantoj, kiuj finis nur 2 fojajn kursojn. Tamen ĉijare(2002), instruistoj faras alian planon tiel, kiel lernanto sendu al alilandano kaj atendu respondon de ri(li aŭ ŝi).

ALVOKO AL EKSTERLANDANOJ ESPERANTISTAJ iJam finiĝisj

 [Unufojan korespondon kun la japanlernantoj ni petas!]

Bonvolu legi la petleteron per skribita de "sano", instruisto mezlerneja  pri la plano de <Novjara karto alvenos vin el Japanio!>.

Se vi konsentas nian planon, do sendu vian POŜTadreson  al "sano"  ĝis la 10-an de Novembro. Sekvante alvenos al vi letero esperanta pere de mezlernanto. Kaj ankaŭ vi bonvolu respondi rin.

antaŭdanke,   
                          "sano", unu el instruistoj volontulaj pri E-kurso en mezlernejo

LA KURSO SUKCESE FINIĜIS! (RAPORTO PRI MEZLERNEJO en novembro 2002)

 La 4-a kadro de la E. kurso sukcese finiĝis je la 15-an de Novembro, 2002.
 Kaj lernantoj sufiĉe bone skribis leterojn per Esperanto.

Mi dankinde ĝojas pri kunlaboro de multaj esperantistoj tutlandaj.

EL MULTAJ LANDOJ LA ADRESOJ VENIS. MULTAJN DANKOJN AL ĈIUJ!
La adresaroj estas jene: pli multe ol 40

Adreslandoj de maturaĝuloj = 23
Francio 4, Pollando 4, Italio 3, Ĉinio 2, Usono 2, Malajzio 1,Suomio(Finnlando) 1,Aŭstralio 1, Germanio 1, Belgio 1, Hispanio 1, Brazilo 1, Nederlando 1kaj Japanio 1; kiel reprezentanto el multaj adreso-prezentuloj 

Adreslandoj de junulaj Esperanto-lernantoj = 17
Pollando 6, Litvio 5, Kanado 3, Japanio 2, Armenio 1

Adreslandoj de Esperanta instruistoj = 4
Tajvano 1, Usono 1, Benin 1, Ĉinio 1

Kaj...tro sufiĉe da adresoj venis, feliĉe kaj malfeliĉe.
Kiam la kurso ekis, mi klarigis kaj demandis al lernantoj, ke Kiun vi preferas adreson de LERNANTO aŭ MATURAĜULO por skribi kaj respondi.
Jes, lernantoj volis kaj preferis kontakti kun samaĝuloj, nome junuloj.
Jene aperis 20 adresoj de alilandaj junuloj por tutaj 29 lernantoj.
Sekvante  restaj lernantoj eligis nur 9 adresantojn el restaj pli ol 20 adresoj.
Ili estis elektitaj blinde, neŭtrala, ĉu?

JEN!  APERAS  LA SKRIBADOJ KAJ ILUSTRADOJ  DE LA LERNANTOJ!
BONVOLE KLIKU!!! Estis plenkoloraj skribaĵoj!


Pardonon al personoj, kiuj ne ricevis el lernantoj.
Mi dankas vian bonkoran komprenon kaj
bonbolu vi legi ilin en supra TTT-paĝo.

Gratulon al personoj, kiuj ricevis leteron el japanlernanto.
Bonvolu certe respondi al ri(ŝi aŭ li).
Iro-revena korespondo estas la ŝlosilo de sukceso de nia agado.
La celo estas propagando, nome nia lingvo estas praktika.
Sekvante mi planos, ke
mi prezentos la korespond-leterojn en montrosalono
de ĉefa urba poŝtoficejo je novjaro.

Kiel mi kolektis la multegajn adresojn?
Unue, al mia amiko, klubanoj, mi petis.
Due, alvokis al ERAJ(Esperantaj Ret-Amantoj Japanaj),

Kaj finfine mi alvokis al NUN,
grandega retsistemo por anonceto al tutlandaj esperantistoj.


Feliĉe mi vivas en retmondo por/per/pri Esperanto,
mi ricevis facile, rapide, senpage  respondon pri adresprezentuloj.
Se vi planos aŭ pensus ion, kion vi deziras alvoki al tutmondaj
esperantistoj,
do, rememoru mian sukceson pri kolektaĵo per reto.