Raporto 2
北川郁子さん記
韓国ソウルで2002年夏、行われた「エスペラント・アジア大会」での 「アジアでの学校教育」分科会報告
Raportanto KITAGAWA Ikuko (Japanio)
Instruisto de la angla kaj Esperanto en super-mezlernejo en Yokohama,
gubernio Kanagawa.
La prezidanto de Asocio de Lernejaj Esperantistoj en Japanio(ALE)
Mi raportos pri la lerneja situacio de Japanio.
[A. Nova situacio en 2002]
Ekde tiu ĉi aprilo japanaj publikaj lernejoj ne havas
lecionojn en sabato krom en dimanĉo. Dum la lastaj dekkelkaj
jaroj nur en la 2a kaj la 4a sabatoj lernejoj estis fermitaj, kaj
en la aliaj sabatoj estis nur matenaj klasoj.
Pro tiu ĉi ŝanĝo, la Ministerio pri Edukado kaj Scienco
grandskale ŝanĝis laedukprogramon de lernejoj de elementa
ĝis super-meza. La du plej grandaj ŝanĝoj estas:
1. Malmultigo de la la enhavo de lernoobjektoj. (en la
elementa kaj meza lernejo, 30% estas forigita)
2. La enkonduko de "sinteza (ĝenerala) lernado", kiu
celas doni al la lernantoj "la forton por vivi".
Lernantoj mem devas serĉi studtemojn senrigarde al la
kadroj de la ekzistantaj lernoobjektoj. Eblaj temoj estas
ekzemple, bonfarto, informatiko per komputiloj, internacia
komprenado, volontulaj agadoj kaj mediaj problemoj, ktp.
*argumento 1*
Pro la 1a ŝanĝo multaj gepatroj timas, ke en publikaj
lernejoj infanoj ne povas akiri sufiĉe altan kapablon por eniri
bonajn universitatojn. La timo de la gepatroj
verŝajne instigas tion, ke la nombro de sesgradaj lernantoj de
elementaj lernejoj, kiuj ricevas eniri-ekzamenojn de privataj
mezlernejoj kreskas. (En Tokio 25% da sesgradaj lernantoj iras al
privataj mezlernejoj. Preskaŭ ĉiuj privataj mezlernejoj estas 6
jara- sistemaj, inkluzivante super-mezlernejojn.)
* En Japanio, cetere, 6 jaroj en elementa lernejo kaj
3 jaroj en mezlernejo estas devigaj.
*argumento 2*
Koncerne la 2an ŝanĝon, estas diversaj argumentoj.
Dekomence de la moderniĝo de Japanio antaŭ 130 jaroj la
japana eduksistemo celis eduki lernantojn laŭ iu modelo, ne
permesante ilin pensi libere. Tamen tiu edukmaniero ne plu estas
taŭga por la nuna situacio, tiel ke la Ministerio pri Edukado
kaj Scienco planis enkonduki "sintezan lernadon" tri
horojn semajne en elementaj lernejoj. En la kadro de
sinteza lernado estas permesite instrui la anglan en elementaj
lernejoj kvankam oficiale oni komencas instrui la anglan nur en
mezlernejo kiel devigan lerno-objekton.
Aliflanke en la sama kadro ankaŭ Esperanto havas la
ŝancon esti instruata.(poste mi parolos pri tio)
Tamen gvidi lernantojn en "sinteza lernado "estas
iusence malfacila tasko por instruistoj kaj postulas multe da
tempo por prepari. Kelkaj instruistoj dubas, ĉu "sinteza
lernado" vere estas bezonata eĉ malmultigante la lecionojn
de matematiko, japana lingvo, au scienco. Ili timas pri pli da
malaltiĝo de kapablo de geknaboj, pro tio, ke sinteza lernado
viktimigas lernohorojn de aliaj lernoobjektoj.
*** Eskapi de Lernado***
Ĝis antaŭ ĉirkau 20 jaroj, japanaj lernantoj multe lernis kaj
oni kritikis, ke lernantoj devas havi pli da libera tempo.
Ankorau nun multe da alilandanoj kredas, ke lernantoj en Japanio
estas diligentaj kaj lernas longe eĉ en hejmo . Fakte tio ne
estas vero nun.
Estas interesa statistiko (el 1993):
Inter 7-jaraj kaj 15- jaraj lernantoj
Kiom da horoj vi lernas hejme?
Koreio : 2 au 3 horoj
Usono 1 au 2
horoj (pli ol 2/3 de la lernantoj)
Japanio
30 minutoj au 1 horo
Multaj ALT (Assisitant Language Teacher, Asistanta
Lingva Instruisto)el aliaj landoj surpriziĝis, ke japanaj
lernantoj malpli multe lernas ol ili imagis antau ili venis al
Japanio.
Fakte la nuna reformo en edukado havas danĝeron, ke nur
ĉirkau 20 procentoj de la lernantoj ekhavos altan kapablon dum
80 procentoj de la infanoj eskaptos de lernado.
En "la post- industrita socio", kelkaj pedagogoj
kritikas,, ke japana registaro kaj financaj elitoj deziras havi
nur malmultajn elitojn ŝparante elspezon por edukado. Tio
kaŭzos disdividon de homoj en 2 klasojn :
"venkinta klaso" (malmulte da homoj) kaj "venkita
klaso" (multe da homoj)
*** grandeco de 1 klaso *** (pruvo de ŝpari monon por
edukado)
"En 1 klaso devas esti malpli ol 40 lernantoj".
Tio estas la principo de la japana Ministerio pri Edukado kaj
Scienco. Kelkaj urboj decidis havi malpli grandan klason en
elementaj lernejoj, sed plejparte klas-grandeco estas
ankorau granda kaj la stilo de instruado estas malnova, nome, unu
instruisto instruas starante antau multaj lernantoj dume en
europaj landoj au en Usono la stilo de 'kunlabora klaso' kun
ĉirkau 20 lernantoj estas ordinara.
[B. Eniri-ekzameno al publikaj super-mezlernejoj]
En Japanio ankoraŭ restas enir-ekzameno al publikaj super-mezlernejoj,
dum preskaŭ ĉiuj industriigitaj landoj ne havas aŭ jam abolis
ĝin.
Ĝi estas granda premo al la 3a-gradaj lernantoj de mez-lernejo,
kvankam la manieroj de ekzameno nuntempe estas kelkspecaj:
Ne nur papera ekzameno, sed ankau dokumentoj de mezlernejoj,
rekomendo de instruistoj, atingoj en klub-agado en mez-lernejo,
intervjuo, ktp.
Sed eĉ se la manieroj de selektado estas kelkspecaj,
ankorau la konkurenco ekzistas. Kaj por eviti tian konfuzan
ekzamenon, multaj lernantoj kaj gepatroj evitas publikajn
lernejojn en grandaj urboj. Kiel mi menciis antaue, la nombro de
la 6a-gradaj lernantoj en elemenatj lernejoj, kiuj ricevos enir-ekzamenojn
por privata mezlernejo pli kaj pli grandiĝas precipe en kaj
ĉirkau Tokio.
Ankau por instruistoj de super-mezlernejo, la tasko por la
enir-ekzameno estas tre peza kaj temporaba. Ili plendas, ke pro
tia laboro instruistoj perdas gravan tempon kun siaj propraj
lernantoj.
[C. Pri fremdlingva instruado en lernejoj]
1) angla lingva edukado
En la nova edukprogramo, 'sinteza lernado', kelkaj
elementaj lernejoj instruas la angla-lingvon. Multaj homoj havas
dubon, ĉar al elementaj lernejoj mankas instruistoj de la angla
lingvo kaj sperto de la instruado.
Pro tio frua arbitra instruado de la angla en elementa lernejo
nepre kaŭzos kaoson.
. Krome ne nur Esperantistoj sed ankau instruistoj au
profesoroj de la angla (kiel s-ino Torigai Kumiko), kiuj
sincere agadas por internacia komprenado, avertas, ke instrui
la anglan en elementa lernejo kiel la solan internacian lingvon
havas danĝeron, ke infanoj ekhavas antaujuĝon kaj diskriminacian
ideon pri alilandanoj ne-angle-parolantaj.
La Ministerio intencas dungi angla-lingvanojn kiel
usonanojn, britojn, australianojn kiel 'helpantojn' de
lingvolernado. Tio nun estas farata en mezlernejoj. Por
infanoj, la plej grava punkto por vera internacia komprenado
estas vidi kaj tuŝi diversajn kulturojn en la mondo. La emfazo nur
sur la angla lingvo kaj angla-lingva kulturo kondukos al
internacia malkomprenado.
Vere necesa edukado por 'internacia komprenado' en
elementaj lernejoj estas sciigi al infanoj la ekzistojn de
diversaj kulturoj, lingvoj, kaj homoj en la mondo.
2) enkonduko de Esperanto en lernejoj
La nova edukprogramo, 'sinteza lernado', havas
diversajn problemojn, tamen ĝi donas ŝancon al Esperanto. En
la kadro de "internacia komprenado"
Esperanto povos ludi rolon.
Ankaŭ mi mem havos Esperantan kurson en la 2a trimestro
en mia super-mezlernejo inter diversaj aliaj kursoj en la
sinteza lernado. (En la lernejo kie mi laboris ĝis tiu ĉi
marto mi instruis Esperanton kiel unu el oficialajn
lernoobjektojn.)
Se ne troviĝas esperantista instruisto en lernejoj,
aliaj Esperantistoj povas okazigi kursojn 2 au 3 fojojn kiel
'vizit-instruanto'. Fakte dum tiu-ĉi 1 au 2 jaroj, pluraj
Esperantistoj en diversaj lokoj sukucese okazigas Esperanto-kursojn
en elementaj lernejoj aŭ mezlernejoj.
Iliaj kursoj ofertas nur enkondukajn partojn, sed ludas
gravan rolon por la informado pri Esperanto.
(fino)
参考文献・「階層化日本と教育危機」ー 不平等再生産から意欲格差社会へ
刈谷剛彦 著 有信堂 2001
・「『学び』から逃走する子どもたち」
佐藤 学 著
岩波ブックレット
・「小学校でなぜ英語?」ー 早期英語教育を考える
鳥飼 久美子他 岩波ブックレット
・「世界」6月号 ー 総合学習特集 (2002年 岩波書店)