Raporto 1
「エスペラントのための、そしてエスペラントについての、ALE(エスペラント教育協議会)とその活動」
世界エスペラント大会(ブラジル国フォルタレザ市)「学校の日」(分科会)での日本報告
堀 泰雄(日本/エスペラント教育協議会・理事)
Klarigo por NOVA KURSO KAJ SINTEZA LERNADO de japanaj lernejoj
ALE kaj ĝia agado por kaj pri Esperanto (Japanio)
(Raporto por "la Tago de Lernejo" en UK en Fortalezo en 2002 fare de HORI Yasuo, ĝenerala sekretario de ALE)
1. Fondiĝo de Asocio de Lernejaj Esperantistoj (ALE)
Lastatempe malmultaj junuloj konas Esperanton. La kialo estas, ke en lernejoj lernantoj kaj studentoj ne havas ŝancon aŭdi vorton "Esperanto". Tian situacion ni devas ĝianテ殃, kaj verdan venton de Esperanto ni devas enblovigi en lernejojn. Tio estis la motivo fondi ALE-on. En januaro, 1997 unua kunveno de lernejaj instruitoj estis organizita. Tio estis la momento de la fondiĝo de ALE.
S-ino Kitagawa Ikuko estis elektita kiel prezidanto kaj nun ĉirkaŭ 50 instruistoj estas la membroj de ALE.
2. ALE kaj "sinteza lernado"
ALE estis fondita en tre bona tempo. En aprilo en la sekvanta jaro unuan fojon en nia hisotrio oficiala leciono de Esperanto komenciĝis en Altlernejo Nippa (lernejo por 15-17 jaraj lernantoj) en gubernio Kanagawa gvidata de s-ino Kitagawa Ikuko kaj en la sama jaro la ministerio de edukado publikigis novan edukprogramon, en kiu la plej grava programero estas "sinteza lernado". Dekomence de la moderniĝo de Japanio antaŭ 130 jaroj la japana edukado celis edukigi lernantojn laŭ iu modelo, ne permesante ilin pensi libere. Tamen tiu edukmaniero ne estas taŭga por la nuna situacio, tiel ke la ministerio de edukado planis enkonduki "sintezan lernadon" tri horojn semajne, en kiu instruistoj, bazite sur intereso de lernantoj, povas elekti lerno-objekton libere en la kadro de internacia komprenado (komprenado pri fremdaj landoj kaj internaciaj aferoj), bonfarto, informado per komputilo kaj protekto de medio. Pro tio en la kadro de internacia komprenado estas permesite instrui la anglan en elementaj lernejoj por kutimigi lernantojn al internacia etoso (tamen oficiale oni komencas instrui la anglan en mezlernejo al 12-jaraj lernantoj kiel la deviga lerno-objekto). Tio donos ankaŭ ŝancon, eĉ, se malgrandan, enkonduki Esperanton en lernejojn, kiam instruistoj havas intereson pri ĝi.
3. En tri kampoj ALE agadis
En tiu ĉirkonstanco, ALE komencis agadi en tri kampoj: unu estis asisti s-inon Kitagawa, por ke ĝia klaso estu sukcesa, kaj la dua estis, enkondukigi oficialan Esperanto-klason en aliajn altlernejojn, kaj la tria estas, ke propagandi Esperanton en lernejoj (al instruistoj), por ke, kiam la edukprogramo estos oficiale enkondukita en 2002 kaj 2003, ili elektu Esperanton. Pri la unua, ĉefe dank' al klopodo de s-ino Kitagawa mem kaj kunlaboro de multaj Esperantistoj ĝia klaso estis ĉiam sukcesa dum kvar jaroj. Pri la dua, en 2001 en alia altlernejo Suiran en gubernio Kanagawa s-ro Kunimatu Haruki povis komenci oficialan Esperanto-klason.
Pri la tria, ALE kompilis broŝuron "Kion povas fari Esperanto por la klaso de "sinteza lernado", en kiu ni kolektis tipajn agad-ekzemplojn de Esperantistoj, kiuj en lernejoj jam instruis Esperanton, parolis pri Esperantan vojaĝon, montris Esperantaĵojn (fotojn, poŝtmarkojn donacojn ktp.). Samtempe ni alvokis tutan japanan Esperantaron, por ke Esperantistoj vizitu lernejojn por paroli pri Esperanto. Responde al tiu alvoko, jam pluraj Esperantistoj vizitis lernejojn por havi prelegeton aŭ por havi intensivan Esperanto-kurson ktp. S-ro Hasiguti Sigeyuki eĉ sendis petleteron pri Esperanto al ĉiuj edukaj komitatoj kaj mezlernejoj en sia regiono.
4. Sukceso de simpozio
ALE organizis kvar kunsidojn po unu ĉiun jaron ĝis 2001, ĉefe celante, ke Esperantistaj instruistoj pli agadu en sia lernejo por Esperanto. Dum la kvar jaroj graveco enkonduki Esperanton en lernejojn jam estiĝis komuna kompreno inter ili. Kaj la nova situacio postulis kunsidon pli malfermitan al la publiko. En marto, 2002, ALE kune kun la propaganda fako de JEI (Japana Esperanto-Instituto), organizis simpozion titolitan "Ĉu sufiĉas instrui nur la anglan lingvon koncerne fremd-lingva edukado? - por doni ŝancon al lernantoj akiri divers-lingvan konscion - ". En la japana mez- kaj altlernejo oni instruas preskaŭ nur la anglan kaj en la japana socio la angla havas pli kaj pli fortan influon. Ni volis refuti tiun tendencon. Nia simpozio kolektis 130 aŭskultantojn kaj sukcesis disvastigi la ideon de "multlingvismo" aŭ la konscion, ke ekzistas multegaj lingvoj en la mondo ol
la angla kaj ĉiuj lingvoj havas egalajn rajtojn".
5. Nova situacio en 2002
Ekde tiu ĉi aprilo japanaj publikaj lernejoj alfrontas du grandajn ŝanĝojn, bazite sur la nova edukprogramo:
1) kvin-taga lerneja-sistemo (de lundo ĝis vendredo estas klasoj, samkiel en eŭropaj landoj)
2) oficiala enkonduko de "sinteza lernado".
Pri la nova edukprogramo multaj homoj havas dubon. Ili timas pli da malaltiĝo de scienca kapablo de geknaboj, pro tio, ke malmultiĝis lecionoj, kaj pro tio, ke sinteza lernado viktimigas lernohorojn de matematiko, japana lingvo kaj scienco, dum la sinteza lernado ne bone funkcios, ĉar ĝi postulos tro multe da tempo kaj energio de instruistoj.
Iuj suspektas la meriton de angla-lingva instruado en la kadro de "internacia komprenado", ĉar al elementaj lernejoj mankas kaj instruistoj de la angla lingvo kaj sperto de la instruado. Frua arbitra instruado de la angla en elementa lernejo nepre kaŭzos kaoson, ĉar oficiale instruado de la angla komenciĝas en mezlernejo.
6. Ŝanco por Esperanto
La nova edukprogramo havas diversajn problemojn, tamen ĝi povos doni ŝancon al Esperanto. En la kadro de "internacia komprenado" Esperanto povos ludi rolon Tamen rekte enkonduki Esperanton en lerenjojn estas malfacile, ĉar troviĝas malmultaj simpatiantoj de Esperanto. Tial en la nuna situacio nia movado devas esti duflanka: disvastigi la ideon de multlingvismo en la socio, okazante kusidojn kaj sipmpoziojn, kaj samtempe plimultigi ŝancon propagandi Esperanton en lernejoj, vizitante tiujn kaj parolante pri ĝi. Pensu japanskale kaj agu loke, tio devas esti nia principo. En la venonta jaro ni planas havi alian simpozion, temante pri "Problemoj pri la instruado de la angla en elementaj lernejoj".
Mi kredas, ke nia movado ludos pli kaj pli gravan rolon en nia Esperanto-movado, ĉar lernado en juna aŭ faras la fundamenton de homa karaktero.
(Fino)