Karaj samideanoj!
Mi gxojas saluti de Japanio al tutmondaj samideanoj kiel la
prezidanto de Toyonaka Esperanto-Grupo(TEG), dank'al la progreso
en la korespondo-teknologio. La disvastigxo de interreto pli kaj
pli klarigis, ke Esperanto estas efika rimedo por rompi multajn
lingvajn murojn.
Ni, TEG membroj, intencas montri la ekzistadon de Esperanto al
amaso da ne-esperantistoj en Japanio, pere de la hejmpagxo en
japana lingvo. Multaj japanaj esperantistoj jam havas
hejmpagxojn, sed bedauxrinde oni ankorau ne povas vidi la
hejmpagxon de Japana Esperanto-Instituto.
Ni volas prezenti en Esperanto kiel eble plej multe la informojn
pri Japanio kaj nia loko al la tuta mondo, kaj esperas kontribui
por internacia amikigxo.
7 Junio, 1997 MATOBA Kacuhide
Prezidanto de Toyonaka Esperanto-Grupo