MATSUMOTO Midori (Macumoto Midori)

sinprezentado

Post kiam mi finis la studon de literatura fakultato de la Universitato de Tokio, mi eklernis Esperanton en 2004 sub la gvido de S-ro SANO Hiroshi, prezidanto de Laboratoria Oficejo de Globa Energia Sistemo kaj Toyonaka Esperanto-Grupo (TEG), kiu gvidis elementan kurson de Esperanto en civitana halo en la urbo Toyonaka de la gubernio Osako.  Iun tagon mi vizitis la halon por provi lernadon de Esperanto en la kurso, ĉar la lernopago estis malmultekosta.  Mi ŝatas lerni fremdajn lingvojn kaj S-ro Sano lerte gvidis min.  Mi pensis, ke la lingvo similas al la franca, kiun mi scias uzi. Tial mi povos daŭrigi lernadon pri Esperanto.Kiam mi eniris en la ĉambron, mi trovis S-ron OTSUKA Eizo, kiu estas emerita profesoro pri fiziko en la Universitato de Osaka, gvidanta mezan kurson.  Mi ekkonis lin kiel konsilanton de Rotario en la okazo de mia transmara studo en Montrealo en 1998. S-ro Otsuka kaj mi ĝojis reciprokan revidon.  Kaj plie lerta gvido de S-ro Sano allogis min al Esperanto.  Mi kune kun S-ro Sano partoprenis en Friska Lernejo okazigita en la gubernio Wakayama en 2004 kaj li prezentis al mi multajn esperantistojn.  Alilandaj gvidantoj venis al Japanio por instrui Esperanton en la Friska Lernejo.  Tiam unu gvidanto venis el Aŭstralio kaj la alia el Francio.  Eĉ nun mi daŭre interŝanĝas retleterojn.  Post sesjara ĉeso de mia lernado pri Esperanto, mi rekomencis lerni nian lingvon en marto en 2010.  Mi ne nur lernas Esperanton en la semajna kunsido de TEG, sed ankaŭ memlernas ĝin.  La lingvo pli kaj pli ĉarmas min.  Kiam mi legas Esperantan libron, mi sentas min feliĉa.

松本緑(まつもと みどり) 大阪府豊中市在住  


Gvidinte la Kurson por Sperti Esperanton en " Interliga Festo

つながりフェスタの体験講習会を終えて

Iun tagon, mi trovis mian nomon en la informilo de TEG "La Lampiro".
S-ro Sano skribis, ke S-ro Kunishige kaj mi, gvidu la kurson por sperti Esperanton ĉe Interliga Festo
"Tsunagari-festa" en Toyonaka. Mi parolis kun S-ro Sano pri tio, kaj mi tuj konsentis al li, ĉar mi mem volis sperti rolon kiel gvidanto, kaj pensis ke mi povos scii Esperanton pli profunde.

Unue mi komencis fari novan tekston por la enkonduka kurso. S-ro Kuniŝige rete sendis al mi la tekston verkitan de JEI, sed mi iom ŝanĝis la enhavon, konsultante la broŝureton
"Konciza kurso de Esperanto", kiu estis verkita de S-ro Huzimaki, por propagandi Esperanton.

La plej suferiga afero al mi estis, en kia nivelo mi klarigu vorto-finon.

Fine, mi decidis ekspliki nur la finaĵon "j", por esprimi pluralon. Mi tamen timis, ke povas esti, ke iuj el la partoprenantoj (= ne Esperantistoj) ne estas kontentaj pro malmultaj klarigoj pri gramatiko de Esperanto.
Poste mi aldonis iom da klarigo, kiun mi ne skribis en la unua teksto por la kursanoj. Mi skribis la difinon pri
"prefikso" kaj "sufikso" ktp. en la japana, konsultante la libron "Manpleno da Esperanta Gramatiko" verkitan de S-ro Huzimaki. Miaj klarigaj vortoj skribitaj de krajono, okupis la tutan specon de la gvidilo.

Mi pasigis ĉiun tagon en oktobro, ne laborante por plibonigo de la teksto, ĉar mi jam spertis gvidi enkondukan kurson ĉe Publika halo en septembro. Sed, kiam mi ricevis la ret-leron de S-ro Kuniŝige, kiu presis ekzercaron en la teksto unu semajnon antau la ĉi foja enkonduka kurso, mi kvazau vekiĝis el mia sonĝo pro la ret-letero.
Mi tuj komencis ekzerci min en klarigo kaj voĉlegado, kun la imago de la sceno: kie staras tabloj, kie troviĝas projekciilo, kaj kie mi staru en la kursĉambro por gvidi. Estis malfacile paroli flue. Ju pli diligente mi ekzercis min, des malpli mi estis streĉita.

Nu, publika prezento!

Finfine venis la tago de la Esperanta kurseto. Dek TEGanoj kaj kvin ne-Esperantistoj partoprenis en la enkonduka kurso. Mankis seĝoj kaj tekstoj,
ĉar multaj homoj ĉeestis en la kurso. Tia prospero estis super nia supozo. S-ro Kuniŝige parolis pri la fono, kial naskiĝis Esperanto.
Sekvante, mi klarigis la gramatikon de Esperanto. Dum mi klarigado, mi sentis min varma. Fervore mi klarigis. Mi pensis, ke ili povis sufiĉe aŭskulti mian helan kaj lautan voĉon.

De tempo al tempo, mi proponis demandojn, uzante ekzercaron pri Esperanta gramatiko, al ĉiuj partoprenantoj. Unu el la kursanoj ne povis respondi al mia demando, ĉar mia klarigo ne estis tauga. Mi forte deziris al ĉiuj partoprenantoj kunporti ĝustan respondon al sia hejmo kiel memoraĵon. Do, mi malrapide elbuŝigis la demandon por ke li pli bone komprenu tion. Fine li sukcese respondis mian demandon. Tiam mi sentis tre ĝoja.

Kiam mi fingro-montrante elektis iun por peti respondon, li/ŝi respondis. Sed, iufoje mi petis ilin levi la manon, neniu sekvis mian peton. Ŝajne pro honto, mi pensis. Tamen unu el TEGano levis la manon por respondi, kaj ŝi diris ĝustan respondon. Ŝi sukcese respondis du fojojn kaj pli-vigligis la atomosferon de la kurso. Mi nur bedaŭris, ke mi mem diris ĝustan respondon de la lasta demando pri Esperanta frazfarado, ĉar neniu levis la manon. Mi devis elekti iun ajn, kvankam neniu levis la manon.