KASTELO OSAKA

Ĉi tiu Kastelo estas ofte
renovigita.
La unua Kastelo estis konstruita de TOYOTOMI HIDEYOSI en 1583,
intencite de li, por montri lian grandan fortecon al ĉiuj en
Japanio.
La turo(= Tensyukaku) servis por trezorejo, armilejo, kaj
observejo.
Tamen en 1615, fajre malaperis pro la civila milito "Osaka
Somer-Milito".
La dua Kastelo estis rekonstruita de Ŝoguno TOKUGAWA en 1626, je
la loko de nuna Tensyukaku. Tio estis ankaŭ detruita de
tondrofajro en 1665, poste restis nur la suba parto de la Kastelo.
La tria Kastelo nuna ,estas rekonstruita de oferadoj de multaj
Osakaanoj, en 1931. La konstruaĵo estas farita de fero-betono
enhave, sed laŭ la modelo de la malnova pentraĵo pri la Osaka
Somer-milito.
La interno de la Kastelo nuna, tute servis por historia muzeo.

Al hejmpaĝo de Toyonaka Esperanto Grupo