第92回世界エスペラント大会関連のポーランド放送
2007.11.2 更新
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml より編集
放送後10日以内なら上記で聞くことができます。
Elsendo el la 05.08.2007 最初の部分の録音を聞く MP3 (2:21)
La sonraporto pri la Solena Inaŭguro de la 92-a Universala
Kongreso de Esteranto en Jokohamo, Japanio. ≫
Elsendo el la 06.08.2007
Lunde ni invitas vin al la dua jam raporto pri la 92-a Universala
Kongreso de Esperanto el Johohamo. En ĝi ni ia. informos pri la
elekto de la nova estraro de UEA kaj pri kelkaj dimanĉaj kaj
lundaj programeroj... ≫
Elsendo el la 07.08.2007
Dum kongresa mardo tradicie jam estas Tago de Lernejo, do dediĉitaj
al ĝi informoj ne mankas en nia programo. Ni ankaŭ sumigas
eksterordinare sukcesan ĉi-jare Klerigan l Lundon kaj la balon
okazintan lunde vespere... ≫
Elsendo el la 08.08.2007
Merkedo estas la ekskursa tago dum la Universala Kongreso, do en
nia tiu taga raporto ni referencos ankaŭ ali tiu ĉi faceto de
Kongresp. Sed en nia hodiaŭa programo vi trovos kelkajn
atentokaptajn intervjuojn ia. kun la nova UEA prezidanto Probal
Paŝgupta... ≫
Elsendo el la 09.08.2007
Ĵaŭde ni donas la atenton al la kongresa temo, lige kun la
lastaj dediĉitaj al ĝi prelegoj okazontaj ĝuste hodiaŭ. Nia
gasto estos reĝisoro de la kongresa temo USUI Hiroyuki, sed ni
donas ankaŭ atenton al debatoj de KAEM kaj aparta gvidlibro pri
Jokohamo, kiun ricevis ĉiuj eksterlandaj kongresanoj... ≫
Elsendo el la 10.08.2007
Vendrede dum la lasta tago de kongresaj debatoj antaŭ nian
mikrofonon ni invitis ia. la eksan prezidanton de UEA Renaton
Corsetti, kiu parolos pri la debatoj de la Araba Komisiono, pri
la Amerika Komisiono informos Maritza Gutierrez. Vi trovos en nia
programo ankaŭ la interparolon kun la nova estrarano Jose
Antonio Vergara... ≫
Elsendo el la 11.08.2007
Lige kun la sabata Solena Fermo de la 92-a Universala Kongreso de
Esperanto en Jokohamo vi trovos en nia hodiaŭa programo reportaĵon
prezentantan la trapason de la solenaĵo... ≫
Elsendo el la 12.08.2007
La Universala Kongreso de Esperanto ĉiam estas ankaŭ la okazo
renkontiĝi rekte kun niaj aŭskultantoj. Ne aliel estis en
Jokohamo. Sonscenojn de iuj renkontiĝoj ni proponas al vi kadre
de nia dimanĉa elsendo... ≫
Elsendo el la 17.08.2007 (10分30秒頃から)
Vendrede en nia rubriko "Interparolon de la semajno" ni
proponas iom enrigardi malantaŭ la kongresaj kulisoj. Nome viaj
kongresaj raportistinoj dividos kun vi siajn dum kongresajn
impresojn pri UK kaj pri Japanio. Krome ni ankaŭ parolos pri
situacio sur la mondaj borsoj kaj pri tragika tertremo en Peruo
≫
Elsendo el la 18.08.2007
Ni ankoraŭ decidis dediĉi nian tutan programon al kelkaj
retrorigardaj sonscenoj al la 92-a Universala Kongreso de
Esperanto en Jokohamo... ≫
Elsendo el la 19.08.2007 (4分頃から)
Multan lokon en nia tradicia dimanĉa leterkesto okupas hodiaŭ
reagoj de niaj auskultantoj je la dumkongresaj raportoj de Pola
Radio. Ĝuste tra tiuj ĉi korespondaĵoj la kongresa etoso daŭre
eĥas en nia programo... ≫
Elsendo el la 25.08.2007 (11分頃から)
Kadre de nia hodiaŭa "Esperanto ekspreso" ni proponas
al vi aŭskulti tutan paroladon de UEA-prezidanto Renato Corsetti,
kiun li prezentis dum la Malferma Solenaĵo de la 92-Universala
Kongreso de Esperanto. Sed komence de la elsendo tradicie ni unue
invitas vin al Pollando... ≫
Elsendo el la 26.08.2007 (4分頃から)
Inter la leteroj traktitaj de ni en la "Leterkesto"
plej multaj koncernas niajn rektajn raportojn el kongresa
Jokohamo, kaj la unuaj postkongresaj son-dokumentojn. Kvankam
evidente estas ankaŭ leteroj alitemaj... ≫
Elsendo el la 02.09.2007 (5分頃からのLeterkestoの一部で)
Elŝutu Dimanĉa tradicio estas, ke antaŭ ol ni enrigardos viajn
leterojn, viajn opiniojn kaj kontribuojn al nia programo ni
propovas al vi kulturkronikon. Ne alie estas ankaŭ hodiaŭ...
≫
Elsendo el la 07.09.2007 (10分30秒頃からInterparolo
de la semajno)
Gasto de nia ĉi-vendreda rubriko "Interparolo de la semajno"
estas Pedro Zurita, kiu rakontas ia. pri la seminario, kiu antaŭvis
la Universalan Kongreso en Jokohamo. Temas pri aranĝo organizita
de JABE pri la enlaborigo de blinduloj en la mondo. Pedro malkaŝas
ankaŭ kulisojn de sia internacia porblindula agado. Krome
valoras ankaŭ hodiaŭ sekvi la raporton pri la Internacia
Ekonomia Forumo en Krynica, kie vendrede okazis podia diskuto
organizita de EEU pri la lingvaj aferoj. ≫
Elsendo el la 08.09.2007 (3分ごろから "Esperanto
ekspreso")
Preskaŭ tutan nian hodiaŭan elsendon plenigos retrorigarda
sonraporto pri la programero de la 92-a Universala Kongreso de
Esperanto en Jokohamo ? "Nova estraro prezentas sin"...
≫
Elsendo el la 15.09.2007
Ĉi-sabate en nia magazino ni ia. proponas al vi renkontiĝon kun
USUI Hiroyuki gvidanta la eksterordinare sukcesan poezian
posttagmezon la 5-an de majo. Krome ni informos pri la venontjara
Tutamerika Kongreso de Esperanto... ≫
Elsendo el la 25.09.2007 (11分30秒ごろから Trarigardo de
la Esperanto Gazetaro)
Tradicie jam la marda programo de Pola Radio estas dominita de
gazetaro. Kvankam foliumante esperantoperiodaĵojn ni koncentriĝis
ĉi-semajne pri du revuoj ni tamen esperas, ke ĝi ne malpli
interesps ≫
Elsendo el la 12.10.2007
Elŝutu Ni invitas vin por aŭskulti mallongan sed viglan,
junecan kaj interesan interparolon kun Amano Yayoi kaj Tazima
Mayuko, kiuj rakontas ia. pri la junulara kaj publika programo de
UK-o okazinta en ZAIM kaj pri siaj vojoj al Esperanto. Evidente
en nia programo eĥos ankaŭ internaciaj temoj: atribuo de paca
Nobel-premio kaj vizito de la pola prezidento en Germanio ≫
Elsendo el la 13.10.2007
Nia ĉi-semajna magazino "Esperanto ekspreso" enhavas
aparte ampleksan sonraporton pri la "Renkontoj kun Oomoto
2007"… ≫
Elsendo el la 16.10.2007
Kiel tradicie marde en nia programo dominas hodiaux temoj el la
esperanto-gazetaro, sed krome ni ankaux parolos pri prezoj de oro
en la mondo kaj pri la proklamonta nova unia traktato... ≫
Elsendo el la 20.10.2007
Ni invitas por nia sabata programo en kiu kadre de la magazino
"Esperanto ekspreso" ni ankoraŭ referencos al la
Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, sed ne nur... ≫
Elsendo el la 29.10.2007
En nia lunda programo ni proponas al vi ia. ne aŭdigitajn
ankoraŭ sonscenojn el la Solena Inaŭguro de la 92-a Universala
Kongreso de Esperanto en Jokohamo. ≫
Elsendo el la 30.10.2007
Konforme al la lunda antaŭanonco ni daŭrigas hodiaŭ la
prezenton de neaŭdigitaj sonscenoj el la Inaŭgura Solenaĵo de
la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Hodiaŭ vi
aŭdos vi enkondukon al la kongresa temo "Okcidento en
oriento: akcepto kaj rezisto". ≫
Elsendo el la 31.10.2007
Hodiaŭ ni prezentos al vi la unuan parton de la parolado de
Renato Corestti, kiun li kiel la prezidanto de UEA prezentis dum
la Solena Inaŭguro. Krome ni parolis pri edukaspiroj de polaj
malliberigitoj kaj pri famo, kiun ĝuas polinoj, kiel edzinoj...
≫
Elsendo el la 01.11.2007
Konforme al la hieraŭa antaŭanonco ni prezentos al vi la duan
parton de la parolado de Renato Corsetti, kiun li - kiel la
prezidanto de UEA - prezentis dum la Solena Inaŭguro de la 92-a
Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Krome ni donos
ankaux atenton al la kulturaj temoj. ≫